Promgrameto por Montri Hazardan Linion el la Proverbaro
Rulu terminale la programeton per:
$ python proverbo.py
Por montri plurajn proverbojn, oni povas skribi entjeran kvanton kiel komandlinian argumenton, ekzemple:
$ python proverbo.py 10
Se oni volus uzi malsaman liston de proveroj, oni povas doni ilin per listo de tekstdosieroj post la etikedo -f
, ekzemple:
$ python proverbo.py -f dosieroA.txt dosieroB.txt
Se oni donas la etikedon -f
sen listo de dosieroj, la programeto serĉos la dosieron proverbaro.txt
en sia propra dosierujo.
Oni povas aldoni la etikedojn -H
kaj -X
por montri la proverbojn laŭ aŭ la H-sistemo aŭ X-sistemo. Kaze de oni elektas ambaŭ, la H-sistemo estos uzita.
La celo malantaŭ la kreo de ĉi tiu programeto estis montri proverbaranon, kiam nova terminala fenestro estas malfermita. En Baŝo (Bash) aŭ Z-Ŝelo oni povas fari ĉi tion per la aldono de la suba linio al ~/.bashrc
aŭ ~/.zshrc
respektive:
python $HOME/git/ProverbaroMontrilo/proverbo.py
Simile, oni povas fari ĉi tion en la Vindoza Potenca-Ŝelo (Windows PowerShell). Kreu dosieron ĉe C:\Users\{ONIA_UZANTNOMO}\Documents\WindowsPowerShell\Microsoft.PowerShell_profile.ps1
se ĝi ankoraŭ ne ekzistas kaj aldonu la linion:
python $home\git\ProverboMontrilo\proverbo.py
Ambaŭkaze, memoru ŝanĝi la dosierindikon al la loko ĝusta por la propra komputilo.
Ekzemplo de nova terminala fenestro kun rulo de Neofetch kaj ProverbaroMontrilo.
Dankon al www.proverbaro.net pro la fonto de la proverboj.