-
Notifications
You must be signed in to change notification settings - Fork 0
Centra paĝo
La kodo de voko-formiko
enhavas la transformskriptojn por krei kaj aktualigi la TTT-paĝojn de Reta Vortaro el la XML-fontoj de la artikoloj kaj agordo.
Ĝi funkcias per la programo ant
(angle por 'formiko'), kiu uzas regulojn por transformo fonto-dosierojn per pluraj paŝoj al celo-dosieroj. Ĝi estas sufiĉe inteligenta por ellasi paŝojn, kiam la celodosieroj jam estas aktualaj, t.e. kreitaj post la fonto-dosieroj.
La stirreguloj estas en la XML-dosieroj de la dosierujo ant/
. La transformskriptoj por transformi unuopajn dosierojn laŭ la transformlingvo XSLT, troviĝas anstataŭe en voko-grundo/xsl
.
Per la dosiero Dockerfile
, kreiĝas procezujo, kiu enhavas ĉion bezonatan kunpakite. Ni uzas ĝin en Github-agoj, kiuj el revo-fonto
aktualigas la artikolojn kaj indeksojn regule.