Skip to content

Diurna aktualigo

korvo edited this page Jan 2, 2021 · 9 revisions

Tiuj informoj celas administranton de Revo!

Aktualigo de Reta Vortaro okazas per du paralelaj procedoj. Dum artikoloj ĉiuhore aktualiĝas, la indeksoj aktualiĝas nur diurne.

Por la diurna aktualigo ni uzas markon (git tag) nokta-formiko por la pozicio, kiam laste aktualiĝis la vortaro.

La procedo perl la procezujo voko-formiko por la diurna transformo (formiko-celo: srv-servo-github-diurne) okazas tiel:

  1. Eltrovi la pozicion (sha_nf) de la marko nokta-formiko (git tag) kaj per voko-formiko krei la kadrajn dosierojn kaj ĉiujn indeksojn de la vortaro:
  • elarĥivigi la fontojn ĉe sha_nf
  • krei la kadrajn kaj indeksajn dosierojn
  • krei dosieron .reftempo kun la nuna tempo
  • kopii la tuton kiel referenco
  1. Eltrovi la pozicion de HEAD master (sha_hm) kaj per voko-formiko rekrei ĉion kiel en la unua paŝo, sed laŭ la aktuala stato de la fonto-dosieroj:

  2. Krei tgz-arĥivon kun ĉiuj dosieroj, kiuj diferencas inter ambaŭ versioj kaj aldoni liston de forigitaj dosieroj (bv_forigi_tiujn.lst)

  3. Alŝuti la tgz-arĥivon al la publika servo (per ftp) kaj malpaki tie per CGI-skripto uprevo.pl.

  4. Movi la markojn nokta-formiko al sha_hm.

Clone this wiki locally